Cent jaroj de Esperanto en Slovakio: Komenco
1907 – 2007
Cent jaroj de Esperanto en Slovakio
sk tlač / presu

Komenco

[Unua parto
Rim.: Materialo estis skribita dum socialisma epoko, kelkaj faktoj ne plu validas]

En la teritorio de Slovaka Socialisma Respubliko, kiu estas [rim.: ne plu validas] la orienta parto de Ĉeĥoslovaka Socialisma respubliko, estis vigla Esperanto - movado jam komence de la XX-a jarcento. Tiam ĝi formis la nordan parton de Hungarujo. Esperantistoj kaj Esperantaj grupoj estis organizitaj en Hungar-landa Esperanta Societo, respektive en la Verda Standardo, kiel tion atestas stampoj en diversaj libroj, kiujn posedis tiamaj Esperanto-grupoj. Ekzemple en la kvina eldono de Hamleto el la jaro 1909 estas stampo „Hungarlanda Esperanta Societo grupo de Pozsony“ (Pozsony estas la hungara nomo de Bratislava), en Lingvaj Respondoj, eldonitaj en la jaro 1910, estas stampo „La Verda Standardo Dir, A. Marich. E.V.L.V.St. grupo de Trencsén“. Ne nur en la urboj Bratislava kaj Trenčín ekzistis esperantistoj kaj Esperantaj grupoj, sed ankaŭ en la urboj Bardejov, Devín, Komárno, Lučenec, Senica, Prešov, Trnava kaj Košice. En Košice estis ankaŭ grupo de Hungaria Esperantista Societo Laborista, kie Julio Baghy havis sian unuan kurson de Esperanto antaŭ la unua mondmilito. (Vidu ankaŭ Enciklopedion de Esperanto, I-a volumo, paĝoj 228 kaj 232). Tiu stato daŭris ĝis la disfalo de Aŭstro-Hungara Monarĥio en la jaro 1918.

Laŭ organiza vidpunkto nenio ŝanĝigis eĉ post la apero de la unua slovaka lernolibro de Esperanto, kiu estis kompleta traduko de la Fundamento de Esperanto. Eldonis ĝin en la jaro 1907 D-ro Albert Škarvan kun ruso N. P. Evstifejev sub la nomo „Základy medzinárodnej reči esperanto od Dra Zamenhofa“ „Úplný slovenský preklad“ „Fundamento de internacia lingvo Esperanto do D-ro Zamenhof“ „Kompleta slovaka traduko“.

Interese estas, ke dua senŝanĝa eldono de la libro aperis on la jaro 1918 en Amerike, en la urbo Chicago, kie vivas grandnombra slovaka malplimulto.

... [lernolibron] D-ro Škarvan dediĉis al la slovaka popolo kun deziro, „ke ĝi estu signo de ĝia egalrajteco kun ĉiuj aliaj popoloj“.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977