Margita Dobrovičová - Dievča s tvárou luny
(Exlibris, 2002, do esperanta preložil Ján Vajs, ilustroval Jaroslav Uhel)
VI.
Veselý sprievod akrobatov sa pri svojom putovaní svetom zastavil v prastarom slávnom meste.
Podvečer rozmotali dlhý a silný povraz, jeho konce upevnili k dvom najvyšším vežiam toho mesta a potom všetkým oznámili, že uvidia najnáročnejšie číslo ich programu nazvané Prechádzka nad mestom. Ozval sa medený hlas gongu a prítomní, čo postávali s vyvrátenými hlavami na chodníku, ceste, vykláňali sa z gotických okien, stŕpli. Pretože na napnutom lane postupne prechádzal hlúčik pestro odetých postáv, tancovali, naháňali sa, robili v mäkkom vzduchoprázdne dvojité saltá.
Diváci si vydýchli, keď tie rozšantené bytosti prešli na druhý koniec stmievajúcej sa hlbočiny. A dievča s tvárou luny si spomenulo na bájky, ktoré mnoho rokov kolujú medzi tunajšími ľuďmi. Vraj sa bez stopy strácajú slepé deti, ktoré sa tu narodia.
Vyschlo jej od zdesenia v hrdle, pochopila:
nad priepasťou môžu tancovať len slepí. Nikdy a od nikoho sa nedozvedia, aká je desivá, ako na nich číhavo čaká.
Ale nebolo času sa so svojím poznaním niekomu zdôveriť.
Veselí akrobati ešte v tú noc odišli. Ďaleko. Možno tam, kde si nikto nespomenie, že sa od istého času v tejto krajine strácajú slepé deti.
XVIII.
Vozili slepého kráľa po jeho kráľovstve. V dedinských chatrčiach plakali nemluvňatá od chladu a zimy.
Kráľ sa spýtal svojich ministrov:
- Plače niekto?
- Nie, kráľ náš, to škriekajú čajky, - vysvetľovali pohotoví ministri. Tvoje kráľovstvo je bohaté a žičlivé ku každému. Nikdy také nebolo.
Kráľ mlčal a rozmýšľal, prečo nepočuje detský smiech.
Pri nasledujúcej ceste sa kone s kráľovským kočom prudko vzopäli a nechceli sa pohnúť z miesta.
Na zemi ležal zamdletý, na smrť zrobený človek. Ministri ho odhodili.
- Čo ste to boli hodiť do priekopy? - spýtal sa kráľ.
- Kameň, veličenstvo, - úsečne mu odvetili ministri.
Kráľ mlčal a rozmýšľal, odkedy kameň pri dopade na zem tak bolestne vzlykne.
A potom si k nemu prisadlo dievča s tvárou luny. Ministri práve hrali akúsi hazardnú hru a vtedy bývali rovnako nevidomí ako ich kráľ.
- Prišlo som ťa pozdraviť, - povedalo dievča.
Choré oči mu potrelo zázračnou masťou a zmizlo. A kráľ vtedy uzrel svoju zbedačenú krajinu, vyhladované deti, vysilených ľudí. Všetci boli špinaví, otrhaní a na nič nečakajúci.
- Prečo si mi vrátila oči, - zdesil sa kráľ.
Áno, panovníci bývajú slepí. Skoro vždy. Skoro všetci. A vedia, že ich ministri klamú, no sú proti nim bezbranní.
A za to ich niekto potrestá. Vráti im zrak.
XXVIII.
Otec týral svoje dieťa. Plakalo. Lanu vošla, bledá a odhodlaná.
- To dieťa nezapríčinilo tvoj životný neúspech, - povedalo dievča, - a ty o tom dobre vieš. Daj mi svoje dieťa.
Ty nie si dostatočne silný na život, na prehry, ktoré nemajú najmenšiu príčinu ani v budúcnosti sa ti vyhýbať. Daj mi svoje dieťa. V opačnom prípade budeš ako stredoveký kat, ktorý na popravu privádzal vždy jednu a tú istú obeť.
A ona si časom zvykla na zasvišťanie sekery, aj na to, že jej možno o mesiac prinesú ďalšiu poslednú večeru a spýtajú sa na posledné želanie. A tá obeť raz riekne:
- Dovoľte aj mne stať sa kňazom.
A posledné želanie aj v tých dávnych dobách zvykli vyslyšať.
Margita Dobrovičová sa narodila 26.júna 1953 v Liptovskom Mikuláši. Narodila sa s detskou mozgovou obrnou, ktorá bola príčinou jej celoživotného pohybu na vozíčku a obmedzovala jej rozlet. Zmyslom jej života bola literatúra a jedinečné postavenie mala v jej srdci poézia. Verše tvorila s ľahkosťou, hoci ich s námahou písala a so strhávajúcou vášňou poéziu čítala.
Debutovala básnickou zbierkou Modrej planéte (1981). Ostatným titulom, ktorý vyšiel z pozostalosti poetky, je Ten motýľ nevzlietne (1999).
Dobrovičová je priezračná v odhaľovaní pravdy, zároveň tajomná v odkrývaní hodnôt. Nechýba jej pokora a hlboko ľudské dobro.
Leitmotívom celku je človek so svojimi vzťahmi. Človek žijúci a konajúci, túžiaci, mysliaci, cítiaci i revoltujúci. A Lanu - dievča s tvárou luny - ktoré je iné než ostatní, načúva totiž odpovediam neodpovedajúceho vesmíru.
Kniha sa dá objednať na adrese:
LEK /Liptova Esperanto-klubo/
Školská 4
SMOPaJ
031 01 Liptovský Mikuláš
| Margita Dobroviĉova - La knabino kun vizaĝo de luno
(eldonejo Exlibris, j.2002, esper.traduko: Jan Vajs, ilustris: Jaroslav Uhel)
VI.
La gaja procesio de akrobatoj dum sia migrado tra la mondo haltiĝis en pramalnova glora urbo.
Vesperkrepuske ili disbobenis la longan kaj fortan ŝnuregon, ĝiajn finojn ili fiksis al du la plej altaj turoj de tiu urbo, kaj poste ili anoncis al ĉiuj scivolemuloj, ke ili rigardos la plej pretendeman numeron de ilia programo nomata Promeno super la urbo. Eksonis la kupra voĉo de gongo kaj ĉeestantoj, kiuj staris kun renversitaj kapoj sur la trotuaro, la vojo, elkliniĝis el la gotikaj fenestroj kaj rigidiĝis. Ĉar sur la streĉita ŝnurego trairadis sinsekve amaseto de multkolore vestitaj figuroj, kiuj dancis, kliniĝis, faris en mola senaero duoblajn saltojn.
La rigardantoj elspiris, kiam tiuj petolaj estaĵoj trairis sur la duan finon de maheliĝanta profundeco.
Kaj la knabino kun vizaĝo de luno ekmemoris pri la fabloj, kiuj multe da jaroj rondiras inter la lokaj homoj.
Onidire sen spuroj malaperas la blindaj infanoj, kiuj ĉi tie naskiĝadas.
Ŝia gorĝo sekiĝis de teruro kaj ŝi ekkomprenis: super la abismo povas danci nur blinduloj.
Neniam kaj de neniu ili ekscios, kiel horora ĝi estas, kiel ĝi embuske atendas ilin.
Sed mankis la tempo por konfidi al iu sian ekkonon. La gajaj akrobatoj en tiu nokto jam foriris.
Malproksimen.
Eble tien, kie neniu ekmemoros ke en tiu ĉi lando, ekde ia tempo malaperas blindaj infanoj.
XVIII.
Oni veturigis blindan reĝon tra lia reĝlando. En vilaĝaj domaĉoj suĉinfanoj ploris de malsato kaj malvarmo.
La reĝo demandis siajn ministrojn:
- Ĉu iu ploras?
- Ne, reĝo nia, kvakas mevoj – klarigis la pretaj ministroj.
Via reĝlando estas riĉa kaj favora por ĉiu. Neniam ĝi estas tia.
La reĝo silentis kaj cerbumis, kial li ne aŭdas infanan ridon.
Dum la sekva vojaĝo la ĉevaloj kun reĝa ĉaro subite baŭmis kaj ne deziris moviĝi el la loko.
Sur tero kuŝis homo sveninta, mortlaca pro laboro. La ministroj forĵetis lin.
- Kion vi forĵetis en la fosaĵon? – demandis la reĝo.
- Ŝtonon, via moŝto, - koncize respondis al li la ministroj.
La reĝo silentis kaj cerbumis, de kiam ŝtono post falo sur teron tiel dolore plorsuspiras.
Kaj poste alsidis ĉe li knabino kun vizaĝo de luno.
La ministroj ĵus ludis iun hazardludon kaj tiam ili estis egale nevidantaj kiel ilia reĝo.
- Mi alvenis resanigi vin, - diris la knabino.
Ŝi ŝmiris liajn malsanajn okulojn per mirakla ŝmiraĵo kaj malaperis.
Kaj la reĝo tiam ekvidis sian mizerigitan landon, malsatiĝintajn infanojn, elĉerpitajn homojn.
Ĉiuj estis malpuraj, ĉifonigitaj kaj nenion atendantaj.
- Kial vi redonis al mi la okuloj – nektimegis la reĝo.
Jes. Reĝoj ofte estas blindaj. Preskaŭ ĉiam. Preskaŭ ĉiuj.
Kaj ili scias, ke ministroj mensogas al ili, sed ili estas kontraŭ tio sendefendaj.
Kaj por tio iu punos ilin – redonante al ili vidkapablon.
XXVIII.
La patro turmentis sian infanon. Ĝi ploris. Lanu eniris, pala kaj decidita.
- Tiu infano ne kaŭzis vian vivomalsukceson, - diris la knabino, - kaj vi pri tio bone scias.
Donu al mi vian infanon.
Vi ne estas sufiĉe forta por la vivo, por malgajnoj, kiuj ne havas eĉ malgrandan kaŭzon eviti vin en estonteco. Donu al mi vian infanon. En mala okazo vi estos kiel mezepoka ekzekutisto, kiu al ekzekuto alkondukis ĉiam la saman viktimon. Kaj ĝi iom post iom alkutimiĝis je eksiblo de hakilo, ankaŭ je tio, ke eble post unu monato oni al ĝi alportos la pluan lastan vespermanĝon kaj oni demandos pri lia lasta deziro. Kaj tiu viktimo foje diros:
- Permesu al mi fariĝi ekzekutisto.
Kaj la lastan deziron ankaŭ en tiuj foraj epokoj oni kutimis plenumi.
Margita Dobroviĉova naskiĝis la 26-an de junio 1953 en la urbo Liptovsky Mikulaŝ /Slovakio/. Ŝi naskiĝis kun cerba poliomjelito, kio kaŭzis ŝian dumvivan moviĝon sur invalida ĉareto kaj limigis ŝian disfloron. Viva senco de Dobroviĉova estis literaturo kaj unikan lokon en ŝia koro havis poezio. Ŝi kreis versojn kun facileco, eĉ ilin pene skribis kaj kun pasio ŝi legis poezion.
Ŝi debutis per poemkolekto Modrej planete /Al blua planedo, 1981/.
Lasta titolo, kiu estis eldonita el heredaĵo de la poetino estas Ten motyl nevzlietne /Tiu papilio ne ekflugos, 1999/.
Dobroviĉova estas diafana en senvualigado de vero, samtempe mistera en malkovrado de valoroj. Al ŝi ne mankas humileco kaj profunde homa bono. Ĉefmotivo de la tuta verko estas homo kun siaj rilatoj. Homo vivanta kaj aganta, sopiranta, pensanta, sentanta, ankaŭ ribelanta.
Kaj Lanu – knabino kun vizaĝo de luno – kiu estas alia ol la ceteraj, ŝi aŭskultas respondojn de nerespondema universo.
La libron oni povas aĉeti per poŝtadreso:
LEK /Liptova Esperanto-klubo/
Školská 4
SMOPaJ
031 01 Liptovský Mikuláš
Slovakio |