Obsah 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37

7-a leciono
ROBERTO ESTAS ĈE KARLO

Roberto kaj Karlo fariĝis bonaj amikoj en la kurso de Esperanto, kiun ili vizitadas. Roberto estas studento, li vizitadas lernejon. Karlo estas laboristo, li laboras en fabriko. Ili ne renkontiĝadas nur lunde ĉiusemajne en la kurso, sed ankaŭ marde kaj ĵaŭde en la hejmo de Karlo. Li havas sian ĉambron, kie ili komune lernas kaj parolas. Hodiaŭ estas mardo kaj Roberto estas denove ĉe Karlo.

R: Al kiu apartenas la libro, kiun vi havas sur la tablo? Ĝi estas Esperanta. Ĉu ĝi estas via?

K: Mia amiko Jozefo donis ĝin al mi. Dimanĉe mi vizitis lin. Li havas hejme multajn Esperantajn librojn. Li ne nur legas librojn, sed li ankaŭ bone parolas Esperante. Li partoprenas en ĉiu E-renkontiĝo, kie li povas paroli Esperante. Antaŭhieraŭ estis ĉe li ankaŭ lia bona amikino, kies nomon mi forgesis. Ili konatiĝis en la E-klubo. La libro, kiun Jozefo donis al mi, estas de Roberto Karman. Li skribas librojn por infanoj en facila Esperanto. Post unu semajno merkrede mi devos redoni la libron al Jozefo.

R: Kiam vi tralegos la libron? Ĝi estas tre dika? Vi devos legi ĝin ne nur la tutan semajnfinon - sabate kaj dimanĉe, sed ankaŭ vendrede.

K: Parton mi tralegos morgaŭ kaj postmorgaŭ, sed ankaŭ mi legos sabate kaj dimanĉe. Sabato kaj dimanĉo estas liberaj tagoj. Vendrede mi ne povos legi ĝin dum la tuta tago. Vendredo estas por mi labortago kaj mi devas labori.

VORTPROVIZO

  • antaŭhieraŭ - predvčerom
  • aparteni - patriť
  • ĉiusemajne - každý týždeň
  • denove - opäť
  • dimanĉo - nedeľa
  • dum - počas, cez
  • fabriko - továreň
  • forgesi - zabudnúť
  • hieraŭ - včera
  • ĵaŭdo - štvrtok
  • kiam - keď, kedy
  • kies - čí, čia, ktorého, ktorej
  • klubo - klub
  • konatiĝi - zoznámiť sa
  • labori - pracovať
  • labortago - pracovný deň
  • libera - voľný
  • lundo - pondelok
  • mardo - utorok
  • merkredo - streda
  • morgaŭ - zajtra
  • parto - časť
  • partopreni - zúčastniť sa
  • post - po
  • redoni - vrátiť
  • renkontiĝadi - stretávať sa
  • sabato - sobota
  • semajno - týždeň
  • tago - deň
  • tralegi - prečítať
  • tuta - celý
  • vendredo - piatok

GRAMATIKO

1. Minulý čas

má pre všetky osoby a obidve čísla koncovku: -is
mi (vi, li, ŝi, ĝi, ni, vi, ili) laboris

2. Budúci čas

má pre všetky osoby a obidve čísla koncovku: -os
mi (vi, li, ŝi, ĝi, ni, vi, ili) laboros

POZOR na otrocký preklad zo slovenčiny:
budem pracovať - mi laboros NIE: mi estos labori!!!

Poznámka: V esperante nie je možné použiť prítomný čas pre vyjadrenie deja v budúcnosti: Zajtra som doma.
Nesprávne: Morgaŭ mi estas hejme.
Správne: Morgaŭ mi estos hejme.

3. Prisvojovacie zámená

tvoríme od osobných zámen príponou: -a
mi - mia môj, moja, mojeni - nia náš, naša, naše
vi - via tvoj, tvoja, tvojevi - via váš, vaša, vaše
li - lia jehoili - ilia ich
ŝi - ŝia jej
ĝi - ĝia jeho

4. Zvratné prisvojovacie zámeno sia

sa používa len v 3. osobe jednotného a množného čísla. V 1. a 2. osobe používame zámená prisvojovacie: mia, via, nia.
Mi legas mian libron.Ni legas nian libron.
Vi legas vian libron.Vi legas vian libron.
Li (ŝi, ĝi) legas sian libron.Ili legas sian libron.

5. V písanom texte

často krátime slová Esperanto, Esperanta:
E-renkontiĝo esperantské stretnutie
E-klubo esperantský klub
E-libro esperantská kniha

ale čítame: Esperanta renkontiĝo, Esperanto-klubo, Esperanta libro.

6. Príslovky

v esperante majú koncovku: -e
en lundo - lunde v pondelok
en ĉiu tago - ĉiutage každý deň
en ĉiu semajno - ĉiusemajne každý týždeň

EKZERCOJ

1. Preložte článok ROBERTO ESTAS ĈE KARLO

do slovenčiny a potom naspäť do esperanta. Porovnajte svoj preklad s originálom.

2. Respondu la demandojn

1. Kio estas Roberto kaj kio Karlo? 2. Kie ili fariĝis bonaj ami-koj? 3. Kiun profesion havas Roberto kaj kiun Karlo? 4. Kie laboras Karlo? 5. Kion vizitadas Roberto? 6. Kie ili renkontiĝadas ĉiusemajne? 7. Kiam okazas la kurso de Esperanto, kiun ili vizitadas? 8. Kie ili renkontiĝadas lunde? 9. Kiam ili renkontiĝadas ĉe Karlo? 10. Kion ili faras ĉe Karlo? 11. Kiu tago estis, kiam Ro-berto denove estis ĉe Karlo? 12. Kio estis sur la tablo en la ĉambro de Karlo? 13. Ĉu tio estis libro de Karlo? 14. Kies libro tio estis? 15. Kiam Karlo vizitis sian amikon Jozefon? 16. Ĉu Jozefo estas ankaŭ esperantisto? 17. Ĉu li multe parolas Esperan-te? 18. Kie li povas paroli Esperante? 19. Kiu estis ĉe li ankoraŭ? 20. Ĉu la amikino de Jozefo vizitadas ankaŭ la E-klubon? 21. Ĉu Karlo jam tralegis la libron? 22. Kiu skribis la libron? 23. Kiel li skribis la libron? 24. Kiam Karlo devos redoni la libron? 25. Ĉu li povos legi ĝin dum la tuta semajnfino kaj ankaŭ vendrede? 26. Kiam Karlo tralegos parton de la libro? 27. Kiaj tagoj estas sabato kaj dimanĉo? 28. Kiuj tagoj estas labortagoj?

3. Vytvorte vety v minulom a budúcom čase

Vzor: Hodiaŭ mi estas ĉe mia amiko Johano. - Morgaŭ mi estos ĉe mia amiko Johano. Hieraŭ mi estis ĉe mia amiko Johano.

1. Hodiaŭ mi devas lerni Esperanton. 2. Hodiaŭ mi devas skribi mian hejman taskon. 3. Hodiaŭ mi devas tralegi la tutan libron. 4. Hodiaŭ mi devas diri tion al vi. 5. Hodiaŭ mi laboras la tutan tagon. 6. Hodiaŭ mi donas al vi la libron. 7. Hodiaŭ instruas nin nova instruisto. 8. Hodiaŭ ni konversacias Esperante. 9. Ĉu hodiaŭ okazas la kurso de Esperanto? 10. Hodiaŭ mi ne povas doni tion al ŝi.

4. Doplňte

1. Mi havas amikon. Ĉu vi konas ... amikon? 2. Ni respondis bone. Ĉu vi aŭdis ... respondon? 3. Vi havas hejman taskon. Ĉu vi jam skribis ... hejman taskon? 4. Karlo havas ĉambron. Ĉu li (Jozefo) jam estis en ... ĉambro? 5. Ŝi havas bonan ĉokoladon. Ĉu ŝi donis al vi parton de ... ĉokolado? 6. Ili havas interesajn librojn. Ĉu ili jam tralegis ... interesajn librojn? 7. Ŝi havas novan belan kurtenon. Ĉu ŝi jam montris al ili ... novan belan kurtenon? 8. Esperanto havas facilan gramatikon. Ĉu vi konas ... facilan gramatikon?

5. Preložte

1. Zajtra budem dlho pracovať. 2. Včera ma navštívila moja priateľka. 3. V nedeľu mu vráti (on) jeho knihu. 4. Ich otázky boli ťažké. 5. Stretávame sa u jej priateľky každý týždeň. 6. Prečítal som už všetky vaše knihy. 7. Naše deti sú doma. 8. Ukázal mi svoje esperantské knihy. 9. Jeho výslovnosť je veľmi dobrá, jeho prízvuk je perfektný. 10. Ukázala mi svoje zošity. 11. Dám mu svoje pero. 12. Vo štvrtok budem musieť napísať svoje domáce úlohy.